Novaĵoj
Japanaj geamikoj, donu vivsignon!
Kategorio: Edukado; Dato: 2011-03-13 13:26:31
Nia retejo havas 19 membrojn , loĝantajn en Japanio.
Okaze de la granda kaj malĝojiga katastrofo en la lando, ni zorgemas pri ilia vivo, stato, kondiĉoj kaj ŝatus ricevi informojn pri ili kaj de ili, kun eventualaj indikoj pri bezonoj. Ni intencas helpi en mezuroj kaj manieroj, kiujn niaj kondiĉoj ebligas.
Karaj japanaj geamikoj, ni petas vin reagi al nia alvoko, lasi en la forumo vivsignon kaj kaj kuraĝigas vin skribi pri tio, kiel ni povas helpi vin....
Intervjuo kun la Esperantisto de la jaro 2010
Kategorio: Edukado; Dato: 2011-02-06 16:15:01
Mi troviĝas en malfacila situacio, ĉar por ne ŝajni malmodesta mi prisilentis en edukado.net la honorigon, kiu trafis min fine de la jaro 2010. Venis pluraj "protestleteroj" kies skribintoj preskaŭ postulas, ke mi raportu ankaŭ pri tiu evento. Do, jen la novaĵo:
" Pro la diversmaniera antaŭenigo de profesieca instruado de Esperanto, interalie, pro la popularigo kaj okazigo de la ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro kaj pro la renovigo de la porinstruista retejo edukado.net oni elektis min la Esperantisto de la jaro 2010 ." ...
Intervjufilmo kun K. Kováts pri la ekzamenoj
Kategorio: Edukado; Dato: 2011-01-26 00:07:06
Kial vi ekzameniĝu, eĉ se vi pensas, ke vi mem ne bezonas diplomon pri viaj Esperanto-konoj ? Al tiu ĉi kaj multaj aliaj demandoj donas respondon la filmeto, farita de Cyrille Hurstel La intervjuo daŭras 26 minutojn kaj libere elŝuteblas kaj disvastigeblas por propagandceloj.Ni volonte ricevus informojn pri tio, kiucele kaj kun kia sukceso vi uzis ĝin, kie vi publikigis ĝin.
Pri la ekzamenoj vi trovas informojn en la ekzamenpaĝo . ...
700 membrokontoj kaj 500 korespondanoncoj forigitaj
Kategorio: Edukado; Dato: 2011-01-17 15:01:58
Mi informas vin ĉiujn ke hodiaŭ (17an de januaro 2011) ni purigis la paĝaron kaj forigis ĉiujn malnovajn kaj erarnomajn kontojn de la retejo.
Tiuj membroj, kiuj malgraŭ niaj du alvokoj kaj atentigoj - ne reensalutis en 2010 aŭ ne riparis sian konton post la lanĉo, en oktobro, estas forigitaj de la paĝaro. Temas entute pri ĉ. 700 personoj kiujn ni nun malhavas kun malfeliĉo, sed por la pli glata funkciado de la paĝaro kaj realaj administro kaj statistikoj tiu paŝo necesis. La koncernaj eks-membroj povas remembriĝi kiam ajn al la paĝaro kaj povas por...
Edukado.net en Facebook
Kategorio: Edukado; Dato: 2011-01-14 11:30:55
Ni informas vin ke ekde la 12a de januaro edukado.net havas propran surfacon ankaŭ en Facebook (Vizaĝlibro). Ni realigis aperon tie, por plifaciligi la atingon kaj sekvon de nia laboro al tiuj membroj, kiuj uzas tiun popularan retejon. La aliĝo al Facebook krome ebligas plilarĝigi la konatecon de la nia paĝaro, akiron de novaj membroj, rapidan atingon de larĝa celgrupo okaze de aranĝoj, kampanoj.
En la vizaĝlibra paĝo de edukado.net estas listigitaj ĉiuj gravaj eventoj kaj kontribuaĵoj de la retejo kun mallonga priskirbo kaj ligo al...