Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn

Entute trafoj: 340

Titolo  Nomo  Jaro  Lando ↓ Lasta redakto 
91

Esperanto : La interna ideo en siaj originoj kaj kelkaj el siaj esprimoj kaj manifestiĝoj (ĉu helpo aŭ obstaklo en la disvastigo de la lingvo ?)

Temas pri la ekzisto kaj rolo de la "Interna Ideo" de Esperant(ism)o, unue difinita kiel "frateco kaj justeco inter ĉiuj popoloj" (2-a UK, Genève, 1906), de (Ludoviko) Lazar Markoviĉ (aŭ Lejzer Motelev) ZAMENHOF. La tezo studas la influon de la familia kaj socia origino (judeco), kaj poste de tolstojismo, sur la elpensanton de Esperanto, kiu unue revis pri fondo de hilelismo (laŭ la nomo de Hillel la Maljuna, samtempulo de Jesuo), kaj poste de homaranismo, "neŭtrala ponto inter la religioj" (kiel Esperanto volas esti neŭtrala ponto inter la lingvoj), ambaŭ rifuzitaj de la esperantistaro. La malpli preciza interna ideo, ĝenerale akceptata, sorbe inkludis idealon de tolerema neŭtraleco kaj de paco ; la lingvo estis proponata al la Ruĝa Kruco kaj servis en la sava gastigado de aŭstraj infanoj, ĉefe en Hispanio ; kaj la solidareco (Interhelpo de UEA) ebligis la forsavon de pluraj judaj esperantistoj (laŭ neeldonitaj korespondaĵoj el UEA-arkivoj). Post la morto de Zamenhof (14-4-1917) la ideo, aparte memorigita en rilato kun lia naskiĝtago kaj liaj tombo en Varsovio kaj naskiĝurbo Byałystok (UK-oj 1927, 31, 37, 59, 87, 2009), restis viva unue danke al la Rondo(j) "Konkordo", ĉefe en Pollando ĉirkaŭ la familio Zamenhof (Klara, Leono, Felikso, Lidja). Intermilite en Francio la lingvo estis favore akceptata kaj subtenata – eble pere de reto de DREYFUS-defendantoj ĉirkaŭ Gaston MOCH kaj poste Paul PAINLEVE – de 42 anoj de la Scienca Akademio. Esperanto disvastiĝetis ĉe Libervola Civila Helpservo Internacia ktp. Malgraŭ strangaĵetoj (himno, verdaj flago kaj steloj...) kiuj eble repuŝis neesperantistojn, kelkaj ĵuroj "reunuigi la homaron" estis garantio, se ne ĉiam de progreso, almenaŭ de daŭro. [E-trad. de la oficiala resumo]

Historio de Esperanto-Movado

LAVARENNE, Christian2012FR - Francujo2016-07-06 14:22:40
92

Redistribuo lingva sur la internacia scenejo: ĉu rolo por Esperanto?

-La problemo de la lingvo distribuo sur internacia nivelo -Perspektivoj de nova lingva distribua mondskale -La komunikado laŭ la esperantistoj -La akiroj de Esperanto en la kampo de komunikado -Stato de la problemo en la Eŭropa Komunumo

Internacia lingvo kaj gazetaro

DONNAY, Françoise1988FR - Francujo2011-12-01 08:00:57
93

La uzado de la volitivo en Esperanto laŭ la "ekzercaro" de Zamenhof

Prezento de la kelkdek frazoj en la Ekzercaro kun "u"- finiĝaj verboformoj. Ties klasigo laŭ la kuntekstoj de "u": en nedependaj propozicioj aŭ post "ke", ktp.; ankaŭ la radiko de la verbo estas parto de tiu kunteksto de "u". Diskutado de eventuala ia signifa unueco de "u" en la diversaj okazoj (oni emas jese respondi kaj eĉ sugestas unuecon aŭ specialan proksimecon kun "n"). Diskutado de la demando, ĉu"u" estas unu monemo(t.e.signero); jesa respondo estus tre malfacila, kvankam ebla (depende de iuj principoj kaj metodaj elektoj). Starigo de la demando, kie kuŝas la malfacile pridubebla unueco de "u" se ĝi ne estas unu monemo.Oni emfazas interalie la apartigon inter la imperativaj uzoj de "u" ( la sensubjekta) kaj la certeraj.

Esperantologio

SIMONNET, François1980FR - Francujo2011-06-13 05:46:24
94

Efektivigo de morfo-sintaksa analizatoro de Esperanto

Unua parto de efektivigo de informatika programo (logiciel en Turbo Prolog, lingvo de artefarita inteligenteco), celante la prilaboron de Esperanto por ĝia uzado en artefaritaj tradiksistemoj aŭ en interfaco por la kominikado homo/maŝino. Tiu ĉi parto esence traktas la morfologian rekonon. Disertacio de D.E.A. (Diplomo de profundaj studoj), nun preparata, traktas la sintaksan analizon.

Esperantologio

NUTAKOR, Mawust Edwin1991FR - Francujo2011-11-15 09:36:28
95

La francaj originoj de Internacia Katolika Asocio: IKUE

Mallonga priskribo de la rilatoj inter Esperanto kaj kristianismo antaŭ 1903. Resuma vivo de P-ro Emile Peltier (1870-1909), la prafondinto, kun traduko de multaj eltiraĵoj el la unua numero de "Espero Katolika". Longa ĉapitro pri la frua esperanto ekumenismo (antaŭ 1910). Komencoj de IKUE , kun P-ro Richardson kiel unua prezidanto. "Skiza" historio de IKUE ĝis la 1980-aj jaroj, insistanta pri la ekumena flanko. Multaj ilustraĵoj (ricevitaj de s-ro Jean Amouroux, Perpignan).

Internacia lingvo kaj religio

LAVARENNE, Christian1987FR - Francujo2022-12-25 23:48:28
96

Esperanto-parolo: vigliganta aktiveco en la elementa lernejo.

La verko celas, pere de Esperanto, vigligi la aktivecojn en la elementa lernejo. La aŭtoro realigis por tio konceptojn, gravuraĵojn, komunikilojn, kiuj povas interesi la instruistojn, infanojn kaj gepatrojn. Li proponis sep afiŝojn por instruistoj kaj infanoj, subskribon favore al Esperanto por la gepatroj, kaj video-filmon.

Instruado/edukado kaj internacia lingvo

DELAUNOY, Xavier1984FR - Francujo2010-10-21 22:15:32
97

Pri internacia helplingvo rilate al la homaj rajtoj

homaj rajtoj, juro

Alia

FAUVART-BASTOUL, Louis1902FR - Francujo2010-10-13 19:24:45
98

Rusaj influoj en Esperanto ĉe ruslingvaj esperantistoj en la sfero de verba morfologio

Tiu magistriga diplomlaboro (mémoire de maîtrise) ĝenerale celas starigi fundamenton por dialektologia aliro al la studado de Esperanto. La premiso estas, ke Esperanto, male al la "malnovaj" etnaj lingvoj, ne havas plene memstaran funkciadon: ne ĉiuj eroj de la lingvo estas normigitaj, kaj la eksternormaj eroj funkcias laŭ imito de la gepatra lingvo de ĉiu unuopa esperantisto. La gepatra- lingvajn influojn oni ne devas kondamni kiel forĵetendajn "erarojn", sed oni devas konsideri ilin kiel integran parton de la Esperanta lingvo-sistemo. La studo analizas la respektivajn gravecojn de normo-obeado kaj la gepatra-lingva influo en la rusa "dialekto" de Esperanto, pli specife en la sfero de verba morfologio kaj en elektitaj kvin verkoj aŭ originale verkitaj aŭ elrusigitaj de ruslingvanoj. La ĉefaj konstatoj pritraktas la verban "aspekton". Post ĝenerala diskuto, ĉu Esperanto havas "aspektojn"(al kio la aŭtoro respondas ne, kritikante la asertojn de PAG) estas prezentataj kelkaj teoriaj tekstoj verkitaj de slavoj, en kiuj la aŭtoroj tamen trovas en Esperanto semantikajn kaj morfologiajn ekvivalentojn de la slava "aspekto". Detala analizo de la kvin traktitaj verkoj efektive montras, ke la rusaj aŭtoroj emas enkonduki rimedojn efektive ekzistantajn en la lingvo (prefikso -ad-,kompleksaj tempoj). Statistika analizo tamen montras, ke tiu lingvouzado ne tro endanĝerigas interkompreniĝon: tiuj aspektaj procedoj tuŝas nur proksimime 30% el ĉiuj verboformoj.

Interlingvistiko

DAWSON, Alain1983FR - Francujo2010-10-21 22:18:07
99

Aksiologio kaj sintakso en la klasifikado de la morfemoj en la ĉina kaj en Esperanto. Surbendigo kaj analizo de esperantlingva tekstospecimeno.

"Kiam mi decidis doktoriĝi pri Esperanta temo, en 1976, mi havis diplomon pri matematiko, sed neniun pri lingvistiko kaj pro tio mi devis plenumi kelkajn taskojn antaŭ ol propracence verki la veran disertacion? Sed ili estas rapidaj tajpaĵoj, ne celantaj publikigon (tamen ne sekretaj). Aksiologio kaj sintakso estas la unua dokumento, kie mi pridiskutas la neceson analizi dise la sintaksan kaj la semantikan informojn en mesaĝo, uzante alispecajn unuojn ("morfemo" por semantika informo, "vorto" por intaksa informo), temo retrovebla en mia disertacio. "ĉap. 2 ).Surbendigo kaj analizo estis deviga universitata tasko: oni postulis, ke ni fonetike transskribu plurajn minutojn (teorie 20, sed fakte mi limigis .....) da parolata lingvo kaj analizu ekde tio fonologiajn aŭ aliajn problemojn ".

Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj

LO JACOMO, François1977FR - Francujo2010-11-23 23:17:40
100

La internacia lingvo IDO (reformita Esperanto) kaj ĝia apliko al farmakologiaj sciencoj

Interlingvistiko

LAURENT, Jean1935FR - Francujo2011-09-08 05:12:00
1 ... 6 7 8 9 10 11 12 13 ... 34

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.