Diplomlaboraĵoj
La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.
Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn
Entute trafoj: 346
Titolo | Nomo | Jaro | Lando ↓ | Lasta redakto | |
---|---|---|---|---|---|
51 |
| ČAPKOVÁ, Blanka | 2014 | CZ - Ĉeĥujo | 2016-11-09 02:55:31 |
52 | Esperanto en Čeĥoslovakio en la jaroj 1945-1970.Historio de Esperanto-Movado | VOTÝPKOVÁ, Eliška | 2010 | CZ - Ĉeĥujo | 2010-11-23 07:56:57 |
53 | La rolo de la latina en interlingvistikoUnu el la plej aktualaj problemoj de la nuna epoko estas enkonduko de unu komuna internacia lingvo por la tuta mondo. Koncernan rolon intencas plenumadi lingvoj naciaj same kiel planitaj internaciaj lingvoj. Ĉar nur tiuj ĉi lastaj sistemoj scipovas garantii neŭtralecon, ili estas preferendaj. Preterlasinte la grupon de lingvoj aprioraj, kiuj malpraktikiĝis , oni direktu la atentemon al lingvoj aposterioraj. La plej granda parto de tiuj projektoj eluzas iamaniere la lingvon latinan. Kiuj estas la kialoj? La latina estis dum jarcentoj vere internacia. Ĝis nun ĝi estas tia en certaj sciencaj kampoj. Sed praktike, ĝi estas malfacile lernebla por homoj meze kleraj. Vulgara formo de latina lingvo malaperis dum humanisma epoko kaj estiĝis fondo de lingvoj naciaj. Kiel kultura kaj civiliza faktoro, ĝi forte efikis al aliaj lingvoj. Novlatinaj projektoj havas du tendencojn: a/ simpligo de la klasika lingvo; b/ uzo de Standard Average Eŭropean, influita de la latina. Rilate al la unua tendenco , oni devas memorigi meritan laboron de Komenio kaj samtempe akcenti lian ideon uzi internacian lingvon kiel rimedon de firmigado kaj konservado de la mondpaco. En la dua direkto, meritplenan laboron faris IALA kaj poste sovetia interlingvistika skolo. Ambaŭ interesiĝis pri plej sukcesaj naturalismaj projektoj, similantaj inter si mem. Oni serĉis plej bonan solvon baze de scienclingvistika taksado. La sovetiaj sciencistoj prenas en konsideron ankaŭ aspektojn sociologiajn, politikajn kaj ekonomiajn. La problemo de internacia lingvo ne estas definitive solvita. La praktiko klare montris, ke dum konstruo de internacia lingvo forte kunagis influo de la latina lingvo, interrilate kun tuta eŭropa civilizo. Serĉante novajn vojojn, la lingvistoj ne rajtas preterlasi latinan lingvon, sed eluzi ĝian bazon aŭ dum konstruo de nova helplingvo, aŭ dum nur akcepte de jam ekzistanta internacia lingvo de latinida karaktero. Interlingvistiko | BARANDOVSKÁ, Vĕra | 1979 | CZ - Ĉeĥujo | 2010-10-17 19:23:01 |
54 | Proponoj de J. A. Komensky pri la internacia lingvoLa ĉeĥa filozofo kaj pedagogo Komenio estas konata ankaŭ kiel lingvisto kaj kiel aŭtoro de projekto de internacia lingvo. Li studis ambaŭ principojn de ekesto de internacia interkomprena sistemo - aprioran kaj aposterioran. Tiuj ideoj estas priskribitaj unue en la verko "De rerum humanarum emendatione consultatio catholica" - katolika konsulto pri reboniĝo de homaj aferoj - kaj precipe en ĝia parto "Panglottia", li parolas konkrete pri eblecoj de ekesto de internacia lingvo. Liaj proponoj ne estas tro originalaj el lingvistika vidpunkto kaj ne temas pri iu fakte konkreta propono komparebla kun similaj projektoj de tiu-tempaj lingvistoj aŭ filozifoj, kiel ekz.: Hartlib, Descartes, Leibnitz. Sed valora estas antaŭ ĉio lia ideo envicigi internacian lingvon en la kompleksan edukan kaj rebonigan sistemon, kiu servus al kreligo kaj eduko de la tuta homaro. Interlingvistiko | BARANDOVSKÁ, Vĕra | 1975 | CZ - Ĉeĥujo | 2022-12-11 16:56:31 |
55 |
| MRÁZEK, Daniel | 2010 | CZ - Ĉeĥujo | 2011-04-05 10:42:23 |
56 | La Laborista Esperanto-Asocio survoje al revolucia organizaĵo de la germana proletaroĈar la internacia laboristaro havas komunajn batal-interesojn, ĝi ankaŭ bezonus interkomunikilon internacian. Antaŭla unua mondmilito kaj aparte post ĝi, laboristoj amase eklernis Esperanton, por utiligi la lingvon i.a. por siaj klasbatalaj celoj. Oni montras la evoluon de Germana Laborista Esperanto-Asocio al organizaĵo revolucia ĝis la disbato far la faŝistoj en 1933. Aparte oni pritraktas la nordgermanan regionon Mecklenburg kaj la rilatojn de tieaj laboristaj esperantistoj al Sovet-Unio. Historio de Esperanto-Movado | BECKER, Diethelm | 1968 | DDR - Germana Demokrata Respubliko | 2010-10-18 20:17:11 |
57 | Planlingvo kaj nacia lingvo, kontribuo por la esplorado de iliaj specifaj komunikadaj potencoj, montrita per konfronta komparo de kelkaj problemoj el la vortfarado de Esperanto kaj la germana lingvoLa disertacio traktas kelkajn bazajn principojn kaj problemojn de la vortformado en Esperanto kaj en la germana lingvo, poste komparas la chefajn vortfarajn tipojn de ambaŭ lingvoj kaj montras, ke en kelkaj rilatoj Esperanto estas pli elasta kaj vorto-produktiva ol la tre vortkreema germana, en aliaj rilatoj malpli. La limojn de la vortkreeblo determinas la morfologia kaj semantika valentoj inter la senperaj konstituantoj de la vortformaĵoj kaj la komunikaj bezonoj (Pli detale en Symoens 1989, p. 81). Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | BLANKE, Detlev | 1976 | DDR - Germana Demokrata Respubliko | 2014-05-23 14:12:24 |
58 | Bazaj problemoj de la evoluo de planlingvoj - kun aparta konsidero al EsperantoLa habilitacia disertacio, la siatempe unua entute pri la temo, prezentas la siatempe plej lastdatan trakton kaj lingvistikan diskuton de la planlingvo-fenomeno (kun sisteme ordigita pli ol 2000-titola bibliografio). Ĝi traktas i.a. la rilatojn inter lingvo-planado kaj planlingvo, la lingvistikajn diskutojn pri dezirindaj ecoj de "artefarita" lingvo, klasifikas kaj karakterizas la ĉefajn tipojn de pazigrafioj kaj universalaj lingvoj kaj aparte analizas Esperanton (strukturo, evoluo kaj apliko kiel komunikilo). Interlingvistiko | BLANKE, Detlev | 1985 | DDR - Germana Demokrata Respubliko | 2014-05-23 14:40:25 |
59 | La laborista Esperanto-movado en Mecklenburg dum la tempo de la Respubliko de WeimarRolo de Esperanto kiel rimedo por internaciaj rilatoj de laboristoj. Laborista Esperanto-movado en Germanio, aparte en ties norda regiono Meckelenburg. Nelegala batalo kontraŭ faŝisma de meklenburgaj laboristoj. Memoroj de la laborista esperantisto Ernst Diedrich el Warin. Historio de Esperanto-Movado | SCHWINGEL, Katrin | 1985 | DDR - Germana Demokrata Respubliko | 2011-06-11 20:58:54 |
60 | Sistemo de la germanaj verboj en la elektronika datenprilabora sfero kiel bazo por la lingvistika datenprilaborado kaj komparo kun anglaj kaj Esperantaj verboj.El la datenprilabora literaturo mi kolektis pli ol 1000 diferencaj verboj . Mi kolektis preskaŭ ĉiujn verbojn, ĉar ili signifas specialajn fenomenojn kaj agojn aŭ agarojn en rilato kun la datenprilaborado. El tiu materialo mi konstruis kampojn konsistantaj el verboj, kiuj reprezentas sferojn de speciala proceso. Al la speciala proceso apartenas dialogo, alia estas diagnozo. Ĉiu sfero havas centron, kiu estas reprezentita per verboj, kiuj karakterizas "kernproceson" kvazaŭ la esencon de la tuta procesa sfero.Tio estas tri fundamentaj verboj, kiuj ripetiĝas pli malpli en ĉiuj verboj de la kampo. La kernproceso por la sfero de la dialogo konsistas el legi-sendi-skribi. Tiuj tri verboj ankaŭ enhavas (ĉiu verbo sole kaj ĉiuj kune) tempajn kaj lokajn informojn, ĉar ili ĉiuj: "legi", "sendi" kaj "skribi" komencas, daŭras kaj finiĝas kaj procesas en difineblaj lokoj . La kampo de la verboj por la diagnozo enhavas la kernan proceson: kaŝi -serĉi-trovi. Se la dialogo estas parto de la diagnozo, la procesoj de la diagnozo povas enhavi: legi-sendi- skribi. Tia-maniere oni povas konstrui ( kaj ankaŭ ili ja ekzistas) tre kompleksajn verbojn, kvazaŭ unu vorto por longa programo, ekz.: testi, komputi,ktp. La verboj ekzistas en du aroj. La unua aro nomas la procesojn mem, la dua nomas la rilatojn inter ili; ili ankaŭ reprezentas procesojn. Rilatoj inter la procesoj estas ekz.:kaŭzi-procesi-elvoki, aŭ intenci- plenumi- atingi. Finfine, mi konstruis matricon el tiuj lingvistikaj datenoj por la komputilo. Esperantaj verboj kelkfoje enhavas pli da informoj ol la germanaj kaj anglaj (ekz. germane: löschen, angle: clear, Esperante: sendatenigi) En Esperanto oni povas fari kaj ankaŭ pritraktas konstruon de novaj verboj por novaj fenomenoj laŭ la vortfarado sistemo. Pro tio kaj diversaj aliaj kaŭzoj, Esperantaj vortoj taŭgas pli bone ol angla kaj germanaj por konstrui matricon. Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | SÖRGEL, Hartmut | 1984 | DE - Germanujo | 2011-06-18 16:03:30 |