Diplomlaboraĵoj
La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.
Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn
Entute trafoj: 346
Titolo | Nomo | Jaro | Lando ↓ | Lasta redakto | |
---|---|---|---|---|---|
11 | Kial Esperanto en la unua-grada lernejo?La verko, post personaj pripensoj pri la utileco de Esperanto en la unua-gradaj lernejoj, kiuj uzas la Freinet-metodon kaj la projektpedagogion, komparas ricevitajn rezultojn. La unuaj estas tiuj post la instruado de la nederlanda en "ordinara" klaso (6-a), la duaj estas post la instruado en miksita Freinet-klaso (4-a, 5-a, 6-a) post 15 horoj da Esperanto-instruado. Instruado/edukado kaj internacia lingvo | FIGAS, Eric | 1988 | BE - Belgujo | 2014-10-08 19:41:20 |
12 | Nederlanda literaturo tradukita en la japana. Bibliografio kaj priskribo de 4 verkoj.Tiu ĉi verko ne pritraktas esperantologian temon, sed aludas plurfoje al Esperanto. Alia | DE SMEDT, Petro | 1981 | BE - Belgujo | 2011-07-14 07:06:26 |
13 | La latinidaj lingvoj kaj la genezo de EsperantoLa verko studas la influojn de: franca, itala, hispana kaj rumana lingvoj sur la formado de Esperanto laŭ tri vidpunktoj: la sonoj, la vortoj kaj la frazfarado. La enkonduko pritraktas la historion de Esperanto. Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | SIMON, Ferdinand | 1976 | BE - Belgujo | 2011-06-06 21:53:19 |
14 | Enketo pri la pozicio de Esperanto en ItalioEnkonduko: Unua parto; Ĉapitro I: La lingvo- problemo. 1. Difino; 2. Lingvo kaj kulturo; 3.La motivoj; 4. Planlingvoj; 5. Esperanto en Italio. Ĉapitro II: Superrigardo de la precipaj planlingvoj. 1. En la fino de 1880; 2. Volapük; 3. Esperanto; 4. Aliaj provoj; 5. Duon-artefaritaj lingvoj. 6. La esploro daŭras. Ĉapitro III: Esperanto, ĝia iniciatoro, ĝia movado, ĝiaj aplikoj. 1.La iniciato; 2.La movado; 3.La aplikoj; 4.La instruado en Italio. Ĉapitro IV: Alfabeto kaj gramatiko de Esperanto. 1.Alfabeto kaj prononco; 2.Gramatiko. Konkludoj Dua parto: Enkonduko; La demandaro; La enketo; Konkludoj; Aldonaĵoj: A. Afiksoj; B. Korelativoj; C. La cirkulero N 12411; D. La leĝpropono N 1489; E. La rezolucio 8C/DR/116; Diversaj statistikoj; Bibliografio. Historio de Esperanto-Movado | DIJKHUIZEN, Gerda | 1970 | BE - Belgujo | 2011-08-23 06:28:17 |
15 | Esperanto: Internacia Komunikilo-Priskribo de la temo -Strukturo kaj formo de la lingvo -Uzado -Evoluo de la lingvo Alia | DE COSTER, Christel | 1989 | BE - Belgujo | 2011-12-01 07:35:16 |
16 | Milito aŭ paco lingvistikaj: Esperanto vetkurante kiel internacia lingvo?Kiel UEA organizas la disvastigon de Esperanto en la ĵurnaloj, radio, televido kun la celoj pedagogia, kultura, informa aŭ propagando. Internacia lingvo kaj socipolitiko | DONNAY, Françoise | 1988 | BE - Belgujo | 2011-07-16 20:42:45 |
17 | Enkonduko al la problemaro de artefaritaj lingvoj.Post mallonga historia enkonduko, la verko defendas la tezon, laŭ kiu Esperanto estas lingvo sammaniere kiel la t.n. naturaj lingvoj. La lingvistika statuso de Esperanto estas difinita post ĝia ekzameno surbaze de diversaj nuntempaj lingvistikaj teorioj. Interlingvistiko | L'HERMITTE, Michèle | 1977 | BE - Belgujo | 2010-11-15 21:27:33 |
18 | Esperanto, universala lingvoEnkonduko; Historio kaj vivo de Zamenhof; Priskribo de la lingvo; Esperanto kaj la instruado; Esperanto kaj la informatiko; Kostoj de la plurlingvismo; La minoritataj lingvoj; La Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) de San- Marino; Kulturo kaj Esperanto; Esperanto kaj la literaturo; Esperanto kaj turismo; Esperanto en la radio; Gazetoj kaj revuoj en Esperanto; Persona konkludo; Dokumentaro kaj Bibliografio. Alia | CHARLES, Hélène | 1991 | BE - Belgujo | 2011-11-27 07:54:29 |
19 | La interesiĝo pri artefaritaj lingvoj. Esperanto.Embrio de bone farita, tre simpla sed valora laboreto, prezentita kiel vera tezo kun bibliografio kaj intervjuoj, i.a. kun Jozef Croegaert, prakuzo de J.E. Croegaert kiu en 1908 prilaboris en Antverpeno projekton de universala simbola lingvo "Langue Universelle Symbolique". Instruado/edukado kaj internacia lingvo | DE SMET, Danielle | 1972 | BE - Belgujo | 2011-06-15 06:57:13 |
20 | EsperantoSimpla , elementa laboraĵo, sen scienca pretendo; ĝi havas nur informan valoron pri Esperanto en la lernejo mem kaj eventuala plia interesiĝo flanke de la verkinto pri Esperanto. Alia | VAN GELDER, Fabienne | 1986 | BE - Belgujo | 2010-10-29 08:55:56 |