Diplomlaboraĵoj
La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.
Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn
Entute trafoj: 346
Titolo | Nomo | Jaro | Lando ↓ | Lasta redakto | |
---|---|---|---|---|---|
61 | Elektitaj ĉapitroj de la vortfarado en la Franca kaj en Esperanto laŭ kontrastiga vidpunkto.Temas pri provo kompari lingvon artefaritan kun lingvo nature evoluinta. Aparte traktita estas la vortformo pere de sufiksoj: -substantivoj (nomoj de personoj, diminutivoj, aŭgmentativoj, kolektivoj) -adjektivoj -adverboj -verboj Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | TOKAJ, Martina | 1987 | DE - Germanujo | 2011-06-23 05:40:14 |
62 | La propedeutika valoro de planlingvoj por la fremdlingva instruado.Antaŭe, la aŭtoro priskribas la pravigon de la fremdlingva instruado kun ĝiaj problemoj. Ekzamenas enkondukon de la lingvo-orientiga instruado kun la uzo de la lingva modelo de "Internacia Lingvo" (Esperanto), precipe ĝiajn lingvajn kaj pedagogiajn aspektojn. Post kelkaj priskriboj de eksperimentoj koncerne la lernplifaciligon de etnaj lingvoj post antaŭa lernado de ILo, , estas analizitaj empiriaj rezultoj pri la lern-plifaciligo de etnaj fremdlingvoj (angla) post antaŭa partopreno al la lingvo-orientiga instruado (LOI) en la 3-a kaj 4-a lernjaroj de la baza lernejo. La rezultoj konfirmas la avantaĝojn ĉe la lernado de fremdaj lingvoj por LOI-partoprenintoj. Instruado/edukado kaj internacia lingvo | LOBIN, Günter | 1985 | DE - Germanujo | 2010-11-20 22:32:00 |
63 | Esploro de naciaj lingvoj rilate al ilia taŭgeco por lingva internacia komunikadoInterlingvistiko | THOMPSON, H. | 1947 | DE - Germanujo | 2011-06-23 05:52:16 |
64 | Sistemo de la germanaj verboj en la elektronika datenprilabora sfero kiel bazo por la lingvistika datenprilaborado kaj komparo kun anglaj kaj Esperantaj verboj.El la datenprilabora literaturo mi kolektis pli ol 1000 diferencaj verboj . Mi kolektis preskaŭ ĉiujn verbojn, ĉar ili signifas specialajn fenomenojn kaj agojn aŭ agarojn en rilato kun la datenprilaborado. El tiu materialo mi konstruis kampojn konsistantaj el verboj, kiuj reprezentas sferojn de speciala proceso. Al la speciala proceso apartenas dialogo, alia estas diagnozo. Ĉiu sfero havas centron, kiu estas reprezentita per verboj, kiuj karakterizas "kernproceson" kvazaŭ la esencon de la tuta procesa sfero.Tio estas tri fundamentaj verboj, kiuj ripetiĝas pli malpli en ĉiuj verboj de la kampo. La kernproceso por la sfero de la dialogo konsistas el legi-sendi-skribi. Tiuj tri verboj ankaŭ enhavas (ĉiu verbo sole kaj ĉiuj kune) tempajn kaj lokajn informojn, ĉar ili ĉiuj: "legi", "sendi" kaj "skribi" komencas, daŭras kaj finiĝas kaj procesas en difineblaj lokoj . La kampo de la verboj por la diagnozo enhavas la kernan proceson: kaŝi -serĉi-trovi. Se la dialogo estas parto de la diagnozo, la procesoj de la diagnozo povas enhavi: legi-sendi- skribi. Tia-maniere oni povas konstrui ( kaj ankaŭ ili ja ekzistas) tre kompleksajn verbojn, kvazaŭ unu vorto por longa programo, ekz.: testi, komputi,ktp. La verboj ekzistas en du aroj. La unua aro nomas la procesojn mem, la dua nomas la rilatojn inter ili; ili ankaŭ reprezentas procesojn. Rilatoj inter la procesoj estas ekz.:kaŭzi-procesi-elvoki, aŭ intenci- plenumi- atingi. Finfine, mi konstruis matricon el tiuj lingvistikaj datenoj por la komputilo. Esperantaj verboj kelkfoje enhavas pli da informoj ol la germanaj kaj anglaj (ekz. germane: löschen, angle: clear, Esperante: sendatenigi) En Esperanto oni povas fari kaj ankaŭ pritraktas konstruon de novaj verboj por novaj fenomenoj laŭ la vortfarado sistemo. Pro tio kaj diversaj aliaj kaŭzoj, Esperantaj vortoj taŭgas pli bone ol angla kaj germanaj por konstrui matricon. Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | SÖRGEL, Hartmut | 1984 | DE - Germanujo | 2011-06-18 16:03:30 |
65 | Signifo de la planlingvo Esperanto kiel internacia komunikiloA. pritrakto de propraj tezoj: 1. Esperanto helpas al la popolinterkomprenado kaj estas la kontraŭo de la amatorisma senvorteco. 2. La kreskanta interdependeco de la popoloj sur la monda merkato postulas globan komunikilon kiel Esperanto. B. Ĝeneralaj streboj de la interlingvistiko speciale rilate al Esperanto: 1. Ekspliko de la lingvoproblemo 2. La Esperanto de Zamenhof kaj ĝia historia evoluo 3. Esperanto nuntempe 4. Pri la gramatiko de Esperanto C. Bibliografio (la verkinto) Internacia lingvo kaj gazetaro | HALTNER, Thomas | 1989 | DE - Germanujo | 2011-12-04 07:43:27 |
66 | Internacia lingvonormigo en la tekniko, aparte en la elektrotekniko. La nacia lingvonormigo kaj ĝia ĝeneraligoInternacia lingvo kaj scienco | WÜSTER, Eugen | 1931 | DE - Germanujo | 2014-07-06 14:35:17 |
67 | Esperanto kaj esperantismo en Francio1. Enkonduko 2. Kio estas Esperanto? 2.1 Esperanto kaj la problemaro de planlingvoj 2.1.1 Lingvoprojektoj a priori 2.1.2 Lingvoprojektoj a posteriori 2.2 Zamenhof-iniciinto de Esperanto 3. Superrigardo de Esperanto 3.1 La "16 reguloj" 3.2. La formado de vortoj 4. Esperantismo en Francio 4.1 La movado formiĝas 4.2 La "franca periodo" 4.3 La Ido-krizo 4.4 La evoluo al internacieco 4.5 La agadoj dum la unua mondmilito 4.6 La divido de la movado . La laborista esperantismo 4.7 La periodo inter la du mondmilitoj 4.8 La starigo de la hodiaŭa organizaĵo 5. Eŭropo kaj Esperanto: ĉu perspektivo por la estonto? 6. Konkludo 7. Aneksoj 8. Bibliografio. 8.1 Franca poemo: komparo kun diversaj tradukoj 8.2 La gramatiko; a) la sistemo de afiksoj; b) la ununombraj vortoj 8.3 Ilustraĵoj (la verkinto) Historio de Esperanto-Movado | LEURS, Marianne | 1992 | DE - Germanujo | 2011-12-05 09:49:22 |
68 |
| KÜCK, Andreas | 2009 | DE - Germanujo | 2010-10-22 14:17:36 |
69 | Kelkaj rezultoj de interlingvistiko en Hungario kaj en GDRLa diplomlaboraĵo resumas la konceptojn pri la objekto de interlingvistiko, tuŝas la rilatojn inter interlingvistiko-planlinvoj-esperantologio kaj koncize traktas la historion de la Esperanto-movadoj en Hungario kaj GDR. Estas priskribitaj la ĉefaj interlingvistikaj agadoj en Hungario (ĉefe ELTE-universitato, Budapest) kaj en GDR (ĉefe la interlingvistikaj seminarioj por profesiaj lingvistoj en Ahrenshoop). La laboraĵo havas kelkajn bibliografiajn aneksojn.(D. Blanke) Interlingvistiko | SZEKERES, Gabriella | 1992 | DE - Germanujo | 2011-11-23 08:37:33 |
70 | Mondlingvo- planlingvo projektoj- EsperantoMaterialriĉa prezento de la problemo (kriterioj) de "mondlingvoj" rusa, hispana, angla, franca, germana. Problemo de la lingva barilo kaj la nesufiĉa utiligado de mondlingvoj. .La problemo de planlingvoj. Historio de planlingvoj. Disvastigo kaj apliko de Esperanto. Esperanto en germanio ĝis 1933 kaj en GDR. Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | LEIPOLD, Kerstin | 1984 | DE - Germanujo | 2010-11-15 21:17:28 |