Diplomlaboraĵoj
La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.
Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn
Entute trafoj: 346
Titolo | Nomo | Jaro | Lando ↓ | Lasta redakto | |
---|---|---|---|---|---|
21 | EsperantoI Enkonduko A. Origino de Esperanto B. Kio estas Esperanto C. Difino de konstruita lingvo : 1° Esperanto kaj Ido 2° Interlingue D. Naturaj lingvoj: 1° La angla 2° Basic English II Disvolviĝo A. Kial Esperanto? 1° Problemoj rilate al lingva komunikado: a) Problemo el la vidpunkto de la "threshold level"(sojla nivelo) b) Esprimo de sentoj kaj ideoj c) Esprimo de teknikoj kaj sciencoj 2°Komunikado en la mondo de komerco B. La vasteco de la problemo C. Skizo de la solvo: 1° Kial Esperanto ĝis nun ne trapuŝis sin 2° Karakterizaĵoj D. El kio konsistas Esperanto? 1° La leksemoj 2° Karakterizaĵoj E. Kiel disvastigi Esperanton? F. La rezistoj al Esperanto III Konkludo IV Aldono: malgranda Esperanto-kurso V Bibliografio Esperantologio | LAHAYE, Maryline | 1993 | BE - Belgujo | 2011-12-05 07:49:02 |
22 | La krea proceso ĉe la aŭtoroj de rememora literaturo1-a parto: Enkonduko (p. 2-5) 2-a parto: Enketo kun Haim Benadov (p. 6-26) 3-a parto: Enketo kun Dimitar Valkanov (p. 27-32) 4-a parto: Enketo kun Hristo Gorov (p. 33-47) (inter la demandoj temis ankaŭ pri la rolo de la Esperanto-Movado en la kontraŭ-faŝista batalo kaj kiel tiun-ĉi rolon la aŭtoroj respegulis en siaj verkoj 5-a parto: Enketo kun Ivan Burin (p. 48-64) 6-a parto: Analizo de la enketoj (p. 65-103) 7-a parto: Enhavo (p.104) Esperanta literaturo | TRIFONCOVSKI, Ljubomir | 1982 | BG - Bulgarujo | 2011-06-24 05:40:26 |
23 | Kunĉo Valev en bulgara Esperanto-gazetaroBiografiaj notoj;bibliografio kaj liaj verkoj; eldonaĵoj, kunmetitaj kaj redatitaj de Kunĉo Valev; tradukoj en Esperanton de Kunĉo Valev; literaturo pri liaj vivo kaj agado; indeksoj (de titoloj de liaj publikaĵoj de personaj nomoj; geografio; listo de konkursoj, en kies ĵurio li partoprenis; listo de reviziitaj fontoj; enhavo). La bibliografia verko enhavas 176 titolojn de publikaĵoj en bulgara lingvo kaj en Esperanto de 1945 Ĝis 1991. Estas ellaborita post la forpaso de Kunĉo Valev. (la verkintino) Historio de Esperanto-Movado | ANDROVSKA, Raya | 1991 | BG - Bulgarujo | 2011-11-27 07:28:13 |
24 | La bulgara revolucia Esperanta gazetaro dum la periodo 1929-1934Analizo de la periodaĵoj de laborista Esperanto-movado en Bulgario: -enhavo;-lingvaĵo;- teknika aranĝo;- propaganda direkto;- disvastiĝo;-edukinfkuo al la legantaro;-persekutado fare de polico kaj tribunalo. La aŭtorino analizas la revuojn "Balkana Laboristo" (1929-1930), "Meĵdunaroden Rabslkor"(Internacia Laborista-Kamparana Korespondanto, (1933-1934 ) kaj la organizan bultenon "Informilo de CK de Bulgara Laborista Esperanto-Asocio, BuLEA (1933-1934--)-. En la enkonduko (5-13) , ŝi koncize karakterizas la historian fonon, montras suspektemon de la bulgara polico pri la "komunisma Esperanto" kaj skizas evoluon de Esperanto en Bulgario post la liberigo el la turka jugo. En la unua parto (13-33) la aŭtorino priskribas rolon kaj laboron de la kvar menciitaj revuoj kun multaj citoj kaj fakto-indikoj. La dua parto (34-63) elekte priskribas plej gavajn temojn traktitajn en la gazetoj (laborista Esperanto-movado klasbatala, perado de korespondmaterialoj pri Sovet- Unio, pri la Lepsika proceso kontraŭ Dimitrov) En la tria parto (63-74) ŝi tuŝas kelkajn ĵurnalismajn aspektojn de la esperanlingva gazetara agado. Historio de Esperanto-Movado | JANKOVA EDZ.BOJAĜIEVA, Marija Todorova | 1981 | BG - Bulgarujo | 2010-11-07 21:26:13 |
25 | Problemoj de la internacia lingva komunikado tra la jarcentoj"La diplomitino en la unua parto faras superrigardon pri la solvo de internacia komunikado de la antikva tempo ĝis la 17-a jarcento. Poste ŝi analizas la ideojn de Descartes 'dekart) kaj Leibniz (lajbnic) kaj ties influon al la projektoj pri artefarita lingvo ĝis la 19-a jarcento. Kaj fine Ampova analizas la du realigitajn lingvojn Volapuko kaj Esperanto. Pli detale ŝi priskribas la strukturon de Esperanto kaj argumentas la kaŭzojn, kiuj certigas al ĝi utiligon pli ol jarcenton". (Rumjana Lazarova: recenzo en Bulgara Esperantisto, n° 12/1990) Alia | AMPOVA, EDZINO VASILEVA, Ivanka | 1990 | BG - Bulgarujo | 2011-07-25 06:46:56 |
26 | Volapük, Esperanto, Ido, Interlingue/Occidental, Interlingua - kvin planlingvojLa verko konsistas el enkonduko, 12 ĉapitroj kaj aneksaĵoj. En apartaj ĉapitroj, mi skizas pri la historio de la planlingvoj, pri diversaj opinioj de lingvistoj rilate al la planlingvo kaj pri la uzataj de mi terminoj. Poste sekvas apartaj ĉapitroj dediĉitaj al la kvin planlingvoj, kiujn mi priskribas.Tiu ĉapitro konsistas el mallonga informo pri la aŭtoro(j), historio de la lingvo kaj movado, sciigoj pri ĝia apliko.Sekvas pli-malpli detala priskribo de la lingvo mem (fonetiko, ortografio, morfologio, sintakso). En la fino troviĝas konkluda ĉapitro. Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | BÂCEVA, Kremona | 1986 | BG - Bulgarujo | 2010-10-11 20:40:03 |
27 |
| DE CARVALHO LAROCA, Maria Nazaré | 2009 | BR - Brazilo | 2014-07-12 20:23:56 |
28 |
| WERNECK DIAS, A. Emerson | 2007 | BR - Brazilo | 2011-01-11 11:06:22 |
29 | Komparo studo inter Esperanto kaj aliaj kvar planlingvoj kaj la portugalaKompara studo inter Esperanto kaj kvar aliaj planlingvoj, nome: Volapuk, Ido, Occidental kaj Interlingua kaj inter Esperanto kaj unu lingvo natura, la portugala. En tiu ĉi verko ne estas konsiderataj tiuj punktoj, kiuj ricevas egalan traktadon en Esperanto kaj en aliaj komparataj planlingvoj; oni celas nur reliefigi la plej profitajn solvojn de la problemoj, kiujn frontas planlingvo celante internacian komunikadon. La saman kriterion pri elekto de temoj oni aplikas al la kontrastiga studo kun la portugala lingvo, pere de kiu oni celas evidentigi la simpligon kaj reguligon pri kelkaj punktoj de la Esperanta gramatiko kompare kun natura lingvo. Interlingvistiko | PASSINI, José | 1978 | BR - Brazilo | 2011-06-05 15:45:09 |
30 | Esperanto: priskribo kaj mezurado de internacia lingvoLa aŭtoro prezentas Esperanton kiel eblan solvon por la problemo de la monda komunikado traktante jenajn temojn: analizo de la problemo de internacia komunikado tra la tempoj ĉe diversaj sektoroj de la homa aktiveco kaj ĝia akriĝo pro la teknologia kaj scienca progresado en la mondo; studo pri naturaj lingvoj plenumantaj pasintece aŭ aktuale rolon de interlingvoj,iliaj amplekso kaj limigoj en tradukado; sintezo de la proponoj fare de internaciaj artefaritaj lingvoj,kiuj plej disvastiĝis ekde la pasinta jarcento ĝis nun; priskribo de Esperanto kaj taksado de ĝia propono kiel internacia lingvo pritraktante ĝiajn karakterizaĵojn kiel konstruita lingvo kaj tial regula, ŝparema, neŭtrala, kompare kun naturaj lingvoj. Instruado/edukado kaj internacia lingvo | PASSINI, José | 1986 | BR - Brazilo | 2011-06-05 15:43:24 |