Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn

Entute trafoj: 340

Titolo  Nomo  Jaro  Lando ↓ Lasta redakto 
41

La penso kaj la agado de Edmond Privat(1889-1962). Kontribuo al la historio de la politikaj ideoj en Svislando

Publikisto kaj verkisto, amiko de Romain Roland kaj de Gandhi, Edmond Privat (1889-1962) samtempe ilustris la spiriton de Ĝenevo kaj de Svislando kaj atestis veran universalismon. Pioniro de Esperanto, de la Ligo de Nacioj kaj de la universalismaj movadoj tuj post la mondmilito 1945, li estis unu el la unuaj eŭropanoj kiuj superpasis la reduktantan etnocentrismon, sed tamen profunde konscia pri la ekzempla valoro de la svisa eksperimento. Lia kontribuo al la publika romando vivo estis grava, karakterizita per la fondo de Radio-Genève (1925), per multnombraj konferencoj kaj per lia atestado kiel okupanto de la angla katedro ĉe la Universitato de Neuchatel. Pro la komunisma refluo kaj la reapero de naciismoj, lia problemaro direktita al la demando de la popolaj rajtoj retrovas renovigitan aktualecon. (La aŭtoro)

Historio de Esperanto-Movado

FARROKH, Mahammad1991CH - Svislando2011-09-03 00:22:32
42

La lingva problemo en internaciaj rilatoj

Enhavo de la ĉapitroj: a) Enkonduko b) Lingva situacio en kelkaj landoj: Kanado,Bharato, Svislando, Usono kaj Ĉilio./Lingva politiko en aferoj kiel labora juro,edukaj sistemoj, konstituciaj kaj administraciaj juroj. c) La internacia lingva problemo./Protekto de malplimultoj, diplomatio, traktatoj, tradukadoj du-lingvaj kaj multlingvaj. d) La internaciaj organizaĵoj kaj la lingva problemo./UNO, UNESCO,OIT,OEA,ICJ,ktp e) Solvo de la lingva problemo./Historio pri la solvoj de tiu ĉi problemo kaj Esperanto kiel la plej taŭga solvo ĝis nun trovita kaj kreita./

Internacia lingvo kaj ekonomio

CAMPOS-GREZ, Héctor1987CL - Ĉilio2010-10-19 22:39:25
43

La Esploro pri Ĉina Esperanto-Movado dum la fino de Qing-Dinastio kaj komenco de Ĉina Respubliko

Historio de Esperanto-Movado

CHENG, Cheng2015CN - Ĉinujo2016-02-27 14:39:16
44

Hujucz kaj Ĉina Esperanto-Movado (1913-1940)

Historio de Esperanto-Movado

XIN, Ying2014CN - Ĉinujo2016-02-28 13:31:26
45

Esploro pri la interreta konduto de esperantistoj——enketo inter UEA-membroj

Alia

FENG, Jing-lin2010CN - Ĉinujo2016-02-28 13:58:33
46

La Studo pri Disvastiĝo de Esperanto en Ĉinio inter 1891 kaj 1949

Alia

WANG, Bian-li2012CN - Ĉinujo2016-02-28 13:39:08
47

La Studo pri Esperanto-Movado de Ĉinio en 1930aj jaroj

Historio de Esperanto-Movado

CHEN, Xu-xiao2012CN - Ĉinujo2016-02-28 13:23:55
48

La problemo de internacia helpa lingvo kaj ĝia solvo: Esperanto

Pledo por la neceso de solvo de la lingva problemo, revuo de eblecoj de naciaj lingvoj, kiel internacia helplingvo, skizo de kelkaj planlingvaj projektoj, biografio de Zamenhof, prezento de la strukturo de Esperanto, pritrakto de diversaj kritikoj kontraŭ Esperanto, trakto de la "esperantismo". Tre magra bibliografio.

Interlingvistiko

JOHNS, J. Elias1928CU - Kubo2010-11-07 21:37:33
49

Dizajno de baza ontologio pri la Nacia Kongreso de Esperanto

Temas pri dizajno de sistemo por organizi kaj reprezenti informojn pri specifa fakkampo tra terminologiaj kaj konceptaj specifaĵoj en formala lingvo (maŝin-komprenata), kun la celo plifaciligi la serĉon kaj reakiron de informoj per semantikaj interkompreniĝoj inter uzantoj kaj intelektaj programaroj. Celas funkcii kiel vasta serĉilo ne nur pri Esperanto kiel lingvo, sed pri la tuta komunumo, pere de la temoj prezentitaj kiel terminoj, dekomence de la "Nacia Kongreso de Esperanto" . Celas ankaŭ, esti ilo por reprezenti la bazan strukturon de la domajno Esperanto. Estas la unua diplomlaboraĵo pri la temo en Kubo.

Informadiko kaj Esperanto

GARCÌA GUTIÈRREZ, Ariadna2016CU - Kubo2018-08-29 02:05:33
50

La rolo de la latina en interlingvistiko

Unu el la plej aktualaj problemoj de la nuna epoko estas enkonduko de unu komuna internacia lingvo por la tuta mondo. Koncernan rolon intencas plenumadi lingvoj naciaj same kiel planitaj internaciaj lingvoj. Ĉar nur tiuj ĉi lastaj sistemoj scipovas garantii neŭtralecon, ili estas preferendaj. Preterlasinte la grupon de lingvoj aprioraj, kiuj malpraktikiĝis , oni direktu la atentemon al lingvoj aposterioraj. La plej granda parto de tiuj projektoj eluzas iamaniere la lingvon latinan. Kiuj estas la kialoj? La latina estis dum jarcentoj vere internacia. Ĝis nun ĝi estas tia en certaj sciencaj kampoj. Sed praktike, ĝi estas malfacile lernebla por homoj meze kleraj. Vulgara formo de latina lingvo malaperis dum humanisma epoko kaj estiĝis fondo de lingvoj naciaj. Kiel kultura kaj civiliza faktoro, ĝi forte efikis al aliaj lingvoj. Novlatinaj projektoj havas du tendencojn: a/ simpligo de la klasika lingvo; b/ uzo de Standard Average Eŭropean, influita de la latina. Rilate al la unua tendenco , oni devas memorigi meritan laboron de Komenio kaj samtempe akcenti lian ideon uzi internacian lingvon kiel rimedon de firmigado kaj konservado de la mondpaco. En la dua direkto, meritplenan laboron faris IALA kaj poste sovetia interlingvistika skolo. Ambaŭ interesiĝis pri plej sukcesaj naturalismaj projektoj, similantaj inter si mem. Oni serĉis plej bonan solvon baze de scienclingvistika taksado. La sovetiaj sciencistoj prenas en konsideron ankaŭ aspektojn sociologiajn, politikajn kaj ekonomiajn. La problemo de internacia lingvo ne estas definitive solvita. La praktiko klare montris, ke dum konstruo de internacia lingvo forte kunagis influo de la latina lingvo, interrilate kun tuta eŭropa civilizo. Serĉante novajn vojojn, la lingvistoj ne rajtas preterlasi latinan lingvon, sed eluzi ĝian bazon aŭ dum konstruo de nova helplingvo, aŭ dum nur akcepte de jam ekzistanta internacia lingvo de latinida karaktero.

Interlingvistiko

BARANDOVSKÁ, Vĕra1979CZ - Ĉeĥujo2010-10-17 19:23:01
1 2 3 4 5 6 7 8 9 ... 34

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.