Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn

Entute trafoj: 339

Titolo  Nomo  Jaro  Lando ↓ Lasta redakto 
31

Pridiskuto de la polemiko pri la pasivaj participoj de Esperanto.

La verkinto historias la polemikon pri la participoj, kritikas ĉiun el tiuj vidpunktoj, kaj proponas specifan analizon por la Esperanta verbo, en kiu la participoj kondutas absolute egale al la finitivaj verboformoj. Por tion sukcesi, li ŝanĝas la orientiĝon de la verbotempo: ne la momento de la dialogo fiksas la momenton de la okazaĵo (kaj sekve la tempon de la verbo) , sed la momento de la okazaĵo,(sekve la tempo de la verbo), fiksas la momenton de la dialogo. La rezulto estas ekstrema: malaperas la neceso distingi absolutajn kaj relativajn verboformojn, finitivajn kaj infinitivajn verboformojn, kaj ĉiu verboformo obeas al la samaj reguloj.

Esperantologio

MATTOS, Geraldo1986BR - Brazilo2010-12-02 09:33:15
32

Leksika Renovigo de Esperanto - Mekanismoj de Formado de Neologismoj

RESUMO (ESPERANTO) Ĉi tiu esplorado celas analizi la leksikan renovigon de la lingvo Esperanto. Pli precize, ĝia celo estas serĉi la mekanismojn de neologika formado en tiu lingvo, kaj do ĝi konsideras la neologikajn procedojn de la etnaj lingvoj. Alia celo estas ekfari sistemigon de la historia dokumentado de la leksikologia evoluiĝo de Esperanto, kaj pro tio sekvas leksikaj listoj laŭ iliaj situacioj de oficialigo aŭ ne en la lingvo. Inter la pritraktataj demandoj, konsiderante Esperanton kiel lingvon uzatan, staras: la kontrolado de kiuj vortfaraj mekanismoj estas la plej produktivaj, la identifiado de la lingvistikaj principoj, kiuj regas la neologikon, kaj la observado de spuroj de lingvistikaj vigleco kaj ekspansio aŭ, kontraŭe, malkresko de la leksika kreado, laŭ kelkaj antaŭsupozoj de lingvistika vivanteco. Oni klopodas malkovri, ĉu la neologika sinteno de Esperanto indikas, ke estas sufiĉa vivanteco, por ke ĝi estu konsiderata vivanta lingvo; ĉu la leksika fono daŭras la sama post giaj 120 jaroj de ekzistado; ĉu la reago de la E-parolantoj rigarde al la neologismoj malsamas rilate al tiu de la naciaj lingvoj; kaj, se ĉio, kio ne estas leksikografita, estas neologisma.

Interlingvistiko

WERNECK DIAS, A. Emerson2007BR - Brazilo2011-01-11 11:06:22
33

Komparo studo inter Esperanto kaj aliaj kvar planlingvoj kaj la portugala

Kompara studo inter Esperanto kaj kvar aliaj planlingvoj, nome: Volapuk, Ido, Occidental kaj Interlingua kaj inter Esperanto kaj unu lingvo natura, la portugala. En tiu ĉi verko ne estas konsiderataj tiuj punktoj, kiuj ricevas egalan traktadon en Esperanto kaj en aliaj komparataj planlingvoj; oni celas nur reliefigi la plej profitajn solvojn de la problemoj, kiujn frontas planlingvo celante internacian komunikadon. La saman kriterion pri elekto de temoj oni aplikas al la kontrastiga studo kun la portugala lingvo, pere de kiu oni celas evidentigi la simpligon kaj reguligon pri kelkaj punktoj de la Esperanta gramatiko kompare kun natura lingvo.

Interlingvistiko

PASSINI, José1978BR - Brazilo2011-06-05 15:45:09
34

Esperanto: priskribo kaj mezurado de internacia lingvo

La aŭtoro prezentas Esperanton kiel eblan solvon por la problemo de la monda komunikado traktante jenajn temojn: analizo de la problemo de internacia komunikado tra la tempoj ĉe diversaj sektoroj de la homa aktiveco kaj ĝia akriĝo pro la teknologia kaj scienca progresado en la mondo; studo pri naturaj lingvoj plenumantaj pasintece aŭ aktuale rolon de interlingvoj,iliaj amplekso kaj limigoj en tradukado; sintezo de la proponoj fare de internaciaj artefaritaj lingvoj,kiuj plej disvastiĝis ekde la pasinta jarcento ĝis nun; priskribo de Esperanto kaj taksado de ĝia propono kiel internacia lingvo pritraktante ĝiajn karakterizaĵojn kiel konstruita lingvo kaj tial regula, ŝparema, neŭtrala, kompare kun naturaj lingvoj.

Instruado/edukado kaj internacia lingvo

PASSINI, José1986BR - Brazilo2011-06-05 15:43:24
35

Principoj de konstruado kaj funkcia evoluo de internacia planlingvo en la moderna interlingvistiko.

Estis traktitaj postmilitaj teorioj koncerne internacian lingvon: kia ĝi devas esti strukture kaj funkcie kun emfazo je Esperanto (kiuj postuloj de la teoriistoj realiĝis en ĉi-lingvo kaj kion tio sekvigis).

Interlingvistiko

MELNIKOV, Aleksandro S.1990BY - Belorusujo2010-10-11 15:26:21
36

la Esperanto-premgrupo ĉe la Ligo de nacioj , 1920-1925

Historio de Esperanto-Movado

HUBER, Margaret1973CA - Kanado2019-03-14 08:49:52
37

Interlingvistiko kaj Esperanto en la Cara Imperio kaj en Sovetunio

Historio de interlingvistiko ĝenerale kaj en Ruslando kaj Sovetunio; la personeco de L.L.Zamenhof kaj ĝenerala karakterizo de la interna situacio en la Cara Imperio en la tempo de la ekesto de Esperanto; Historio de la Esperanto-movado en St.Peterburgo, Moskvo kaj en la ruslanda provinco; Esperanto-gazetaro en Ruslando; Ivan Baudouin de Courtenay kaj Leo Tolstoj pri planlingvoj kaj Esperanto; Rusa, pola kaj ukraina literaturo en Esperanto-tradukoj. Kun ampleksaj bibliografio kaj dokumenta parto. (La aŭtoro)

Interlingvistiko

KÜNZLI, E. Andy1991CH - Svislando2011-09-06 06:50:38
38

Etnografio de la komunikado en socia ekzolingva medio: la Esperanto-Kulturcentro de la Chaux-de-Fonds

En la Esperanto-Kulturcentro de La Chaux-de Fonds, personoj de la tuta mondo venas por lerni Esperanton kaj por renkontiĝi. Tie la socia rolo de la Internacia Lingvo montriĝas ĉefa, ĉar Esperanto estas same komunikilo kaj enven-faktoro en la grupo. Tra analizo de iafoje plurlingvaj konversacioj la aŭtorino aperigas-krom lingvajn regulojn-la sintenajn regulojn, kiuj stariĝas inter la vizitantoj de la Centro. (la aŭtorino)

Alia

PAPALOÏZOS, Lilli1992CH - Svislando2011-11-16 08:38:23
39

Terminologio de la Doplera efiko (germane-angle-hispane-esperante-france)

Terminologio de la Doplera efiko (DOFI) estas universitata diplomlaboraĵo (terminaro), kiu prezentas ĉefe la sekvantajn konceptarojn: tipoj de Dopleraj efikoj, ondoj, fontoj kaj celoj, medioj, rapidoj, kaj sistemo de referenco. La verko inkluzivas 70 kvinlingvajn (germane-angle-hispane-esperante-france) registraĵojn por tradukistoj sen fakaj scioj pri fiziko. Ĉiu koncepto troviĝas sur duobla paĝo. Indeksoj je la fino enhavas ĉiujn terminojn. Bedaŭrinde, pro la volo de la Universitato de Ĝenevo, la enkonduko legeblas nur france. La aŭtorino elkore dankas la DOFI-volontulojn, de kiuj ŝi ricevis grandvalorajn konsilojn kaj subtenon.

Alia

MARADAN, Mélanie2010CH - Svislando2017-09-15 06:37:43
40

La kaŭzativo kaj antikaŭzativo en la miksita planlingvo Esperanto

Enkonduko al interlingvistiko, studo pri la uzo de -ig- kaj -iĝ- en vivanta Esperanto, komparo de kaŭzativo en diversaj lingvoj.

Esperantologio

WEIDMANN, Dietrich1979CH - Svislando2011-11-26 08:46:38
1 2 3 4 5 6 7 8 9 ... 34

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.