Novaĵoj
Aliĝu al la instruista trejnado en Poznan
Kategorio: Edukado; Dato: 2019-03-05 21:56:02
INSTRUISTA TREJNADO
en la kunlaboro de la Interlingvistikaj
Studoj de UAM, ILEI kaj Edukado.net
La Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz (Poznano, Pollando) kaj ILEI denove kune organizas unujaran instruistan trejnadon kun la kontribuo de Edukado.net, kiu disponigas la bazajn konojn necesajn por instruado de esperanto kaj trejnos la partoprenantojn pri metodiko.
La kursaro necesigas partoprenon dufoje en...
1400 parolsesioj en Ekparolu!
Kategorio: Edukado; Dato: 2019-02-07 19:56:13
Kadre de nia programo Ekparolu! ni atingis 1400 parolsesiojn. Ni fieras pri tiu nombro de sesioj, kiujn donis al...
Bilanco pri Ekparolu!
Kategorio: Edukado; Dato: 2019-01-09 01:22:34
Nia programo Ekparolu! funkcias jam de du jaroj. El la 63 ekzameniĝintaj geonkloj laboris en tiu tempo 57 personoj el 27 landoj. Al la programo aliĝis 129 genevoj el 35 landoj. Ĝenerale la genevoj ricevas po 10 parolsesiojn, sed pluraj el la 56 finintoj havis 20, kelkfoje eĉ 30 sesiojn. Dekoj el ili trapasis KER-ekzamenojn, ekaktivis en la movado. Kvin eksnevoj dumtempe fariĝis geonkloj kaj nun ili helpas al la komencintoj per parolsesioj.
En la provperiodo niaj geonkloj okazigis 150 sesiojn. Ni ne havas aŭtomatan registraĵon pri tio,...
Krystyna Worobiej estis la plej sukcesa riskumanto en 2018
Kategorio: Edukado; Dato: 2019-01-03 00:00:40
En 2018 ni ne ĉiumonate anoncas la venkintojn de la RISKO-ludo. Tion ni faras nur fine de ĉiu tria monato.
Jen la venkintoj de la tri lastaj monatoj
Anna Lowenstein el Britio (oktobro)
Alma Jones ...
Forpasis Baldur Ragnarsson
Kategorio: Edukado; Dato: 2018-12-26 10:12:07
Ni kun malĝojo informas vin ke la 25an de decembro post longa malsano forpasis Baldur Ragnarsson. Baldur multe kontribuis ankaŭ al la materialoj en edukado.net. Li grandanime donacis al nia KLERIGEJO sian artikol-serion pri literaturo kaj je nia peto kompilis serion demovadhistoriaj lecionoj por RITE (Reta Instruista Trejnado ĉe Edukado.net).
Baldur naskiĝis en la jaro 1930, en Islando. Estis diplomito pri islanda kaj angla lingvoj, gimnazia kaj universitata instruisto. Li estris reviziadon de la instruado de la islanda sur la baza kaj meza niveloj, laboris kiel lerneja ĉefinspektoro. Verkis islandlingve poemlibrojn...