Novaĵoj
Sukcese finiĝis la TUTMONDA KER-ekzameno
Kategorio: Edukado; Dato: 2012-06-10 11:19:47
La 9an de Junio 2012 kun granda sukceso ni okazigis la Tutmonda KER-ekzamensesion, kadre de kiu en 29 lokoj de 17 landoj ekzameniĝis 356personoj el la antaŭe aliĝintaj 380.
La eventon organizis kaj reĝisoris Katalin Kovats, utiligante por tio ĉiujn eblojn kaj magiojn de la paĝaro edukado.net kaj aliaj komunikiloj.
En la ekzamenlokoj helpis ŝin sesdeko da antaŭe de ŝi trejnitaj lokaj komisiitoj, kiuj tre diligente kaj respondecplene plenumis siajn taskojn.
La eventon - sekve de sistema kaj antaŭplanita informado - multloke vizitis ĵurnalistoj, televidaj teamoj, kaj atendeblas (aŭ...
Hodiaŭ okazas la TUTMONDA KER-sesio
Kategorio: Edukado; Dato: 2012-06-07 17:31:13
La 9an de junio 2012 okazos la Tutmonda Skriba KER-ekzamensesio de UEA-ITK, kadre de kiu 380 esperantistoj en 29 urboj de 17 landoj trapasos samtempe la KER-ekzamenon pri Esperanto.
La mondvastan eventon Katalin Kováts, estro de la ekzamenkomisiono de UEA preparas jam de pluraj monatoj tra sia paĝaro www.edukado.net. Ŝian laboron helpis sesdeko da lokaj organizantoj.
Cele al la sukcesa prepariĝo al la ekzamenoj en dudek lokoj okazis apartaj preparkursoj kaj provsesioj.
La evento en la diversaj ekzamenlokoj...
Gratulu al la tri ĉinaj instruistinoj de Esperanto
Kategorio: Edukado; Dato: 2012-05-25 12:07:37
En la lernejo Baiyangshujie-Xiaoxue (ĉina urbo Tauyuan) propedeŭtikcele lernas Esperanton 100 infanetoj kaj la projekto havas ŝancojn
atingi la OFICIALIGON DE ESPERANTO EN ĈINAJ LERNEJOJ.
La lernejestro Wei Yubin (Jado) mem estas esperantisto, kiu instruis la lingvon al siaj tri koleginoj. La junulinoj partoprenis la monatan staĝon sur la Esperanto-Insulo en januaro 2012 kie ili sukcese trapasis ankaŭ la KER-ekzamenon.
Nia redakcio ĵus...
Ekvojaĝis la KER-Testoj
Kategorio: Edukado; Dato: 2012-05-16 16:48:18
La 16an de majo ekvojaĝis 19 KER-test-pakaĵoj al Avinjono, Clermond-Ferrand, Limoĝo, Liono, Parizo, La Roche-sur-Yon (Francio), Kalio (Kolombio), Tecamac, Tijuana (Meksiko), Tokio kaj Oosako (Japanio), Senta (Serbio), Riga (Latvio), Moskvo (Rusio), Torino (Italio), Lesjefos (Svedio), Kopenhago (Danio), La Chaux-de Fonds (Svislando). La aliaj 10 pakaĵoj forlasos Hagon en la sekvaj...
Ni havas 2500 membrojn
Kategorio: Edukado; Dato: 2012-05-08 12:31:54
Mi informas vin, ke hodiaŭ, la 8an de majo 2012, ni ekhavis nian 2500-an membron.
Sur la uzantomapo videblas preskaŭ 1000...