Novaĵoj
Esperanto-sumoo
Kategorio: Edukado; Dato: 2012-02-22 11:13:18
Ĉu vi pretus konkurse kun vi mem legi literaturaĵon en Esperanto? Aliĝu al la Sumoo-grupo, organizita de Hori...
Nova sekcio: FOTOALBUMO
Kategorio: Edukado; Dato: 2012-02-19 08:23:22
Mi kun ĝojo informas vin pri la lanĉo de nova sekcio de edukado.net
Ni finkonstruis kaj komencis plenigi la FOTOALBUMON de la retejo.
La celo de la sekcio estas vidigi la agadon de edukado.net, prezenti la laboron de la grupoj, kiuj uzas niajn materialojn, raporti pri Esperanto-aranĝoj, kie la instruado de nia lingvo aŭ trejnado de instruistoj havis gravan rolon.
Ni dediĉis parton ankaŭ al la KER-ekzamenoj, kaj kolektas portretojn pri famaj Esperanto-instruistoj.
Fotoj pri Esperanto-centroj aŭ klerigaj afiŝoj povas helpi la kolegojn en la...
Finiĝis la unua kursaro sur la Esperanto-Insulo en Hajnano
Kategorio: Edukado; Dato: 2012-02-15 15:04:29
Ĝenerala komunikaĵo
La 11-an de februaro finiĝis la 4-semajna intense kursaro sur la Esperanto-Insulo en Hajnano (Ĉinio). La aranĝo, kiu inkludis 200-horan intensan BEK-kurson por komencantoj, 144-horan pedagogian seminarion kaj du kursojn kadre de la Universitato de Esperanto, partoprenis entute 130 personoj, devenantaj ĉefe el aziaj landoj (Ĉinio, Mongolio, Koreio, Tajvano, Japanio), sed ĉeestis ankaŭ trideko da eŭropanoj kaj esperantistoj el Aŭstralio.
La inicianto de la ideo kaj la gvidanto de la BEK-kurso estis Dennis Keefe, kiu por okazigi la aranĝon kunlaboris kun...
Sukceso en la 25a KER-sesio en Hajnano
Kategorio: Edukado; Dato: 2012-02-06 02:45:24
Ni kun ĝojo raportas pri la 25a KER-sesio, okazanta en tiuj ĉi tagoj sur la Esperanto-Insulo en Hajnano (Ĉinio).
La sesion gvidas Katalin Kovats, kunekzamenas Dennis Keefe.
La ekzamenojn sume trapasis 29 personoj. Ekzameniĝis 9 kandidatoj je nivelo C1, 4 je nivelo B2 kaj 16 je nivelo B1. Tiuj ĉi lastaj ĉiuj studis en la intense BEK-kurso, gvidata de Dennis Keefe.
La kandidatoj venis el 10 diversaj landoj: Ĉinio (13), Francio (4), Italio (3),...
La unua azia KER-sesio
Kategorio: Edukado; Dato: 2012-01-31 01:45:10
La 7an kaj 8an de februaro (dum la lasta semajno de la BEK-kurso) okazos ekzamensesio laŭ la KER-sistemo en Hajnano .
La komisiono antaŭvidas 20-25 kandidatojn, kiuj partoprenas ekde ĉi-lundo specialan preparsesion, gvidatan de Katalin Kovats kaj partoprenantoj de la metodika kurso.
Ekzameniĝos kaj partoprenantoj de la BEK-kurso, kaj aliaj kandidatoj el la pli progresantaj grupoj.
Kaj la studantoj kaj la instruantoj faras ĉion eblan por sukcesa okazigo de la unua azia KER-sesio kaj akirigo de ŝtata atestilo pri kono de Esperanto. Tiu dokumento povos helpi en enkonduko...