Novaĵoj

Gratulojn al la PIV-teamo kaj al Stano Marĉek

Kategorio: Movado; Dato: 2026-11-19 17:14:56

En la pasintaj tagoj aperis novaĵoj pri du tre ĝojigaj kaj gratulindaj aferoj Oficiale estas lanĉita la nova versio de la reta Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, kiun post plurjara diligenta laboro de la PIV-teamo, gvidata de Bertilo Wennergren, lernantoj kaj instruantoj de Esperanto povos uzi kaj ĝui. Pri la laboro kaj dilemoj, kiuj disvolviĝis malantaŭ la kulisoj interese kaj klerige raportas la PIV-blogo de Bertilo kaj la intervjuo de Libera Folio. Gratulojn kaj dankon al Bertilo kaj al lia teamo, inter kiuj pluraj...

→ Legi pli...

Sukcesa KER-ekzameno en Madagaskaro

Kategorio: Edukado; Dato: 2026-11-12 19:20:26

    Kadre de la 6-a Malagasa Esperanto-Seminario (de la 31-a de oktobro ĝis la 7-a de novembro, en Antananarivo, Madagaskaro), en la antaŭlasta tago okazis ankaŭ skriba KER-ekzameno je nivelo B1. La ekzamen-sesion mendis kaj multe kontribuis al ĝia okazigo Ulrich Matthias   (el Germanio), kunlabore kun la loka aktivulino Ranja Zafinifotsy , lerneja direktorino. La interesiĝantoj pri la ekzamenoj estis konatoj...

→ Legi pli...

Ni malkovru kune la jubilean torton de edukado.net

Kategorio: Edukado; Dato: 2026-11-01 00:23:20

2001–2026 · ARĜENTA JUBILEO Edukado.net fariĝos 25-jara La 15-an de decembro 2026 ni festos kvaronjarcenton da laboro por instruistoj kaj lernantoj de Esperanto. Ekde decembro 2001 edukado.net servas instruistojn, instruantojn kaj lernantojn de Esperanto. Dum tiuj jaroj ni realigis multajn diversajn agadojn: funkciigis projektojn kaj ludojn, organizis retajn kaj ĉeestajn kursojn, okazigis ekzamenojn kaj zorgis pri konservado de historiaj valoraĵoj de niaj movado kaj kulturo. ...

→ Legi pli...

Sukcesa Ekparolu!-semajnfino

Kategorio: Edukado; Dato: 2026-09-29 23:42:19

En la lasta semajnfino de septembro ni okazigis kvar grupajn Zoom-sesiojn de Ekparolu! , kiujn gvidis Katalin Kovats (ĉefonklino) kaj partoprenis 20 geonkloj kaj 24 genevoj, entute 44 Ekparolu!-membroj. La kunvenintoj reprezentis tri kontinentojn kaj entute 22 landojn. La ĉefa celo de la komunaj Zoom-sesioj estis lanĉi la novan studjaron, pridiskuti la lernstrategiojn kaj konsciigi la genevojn pri la neceso de regula ekzercado . La ĉefonklino montris ankaŭ kelkajn administrajn trajtojn de la programo kaj...

→ Legi pli...

Esperanto-Kurso virtuala kaj senpaga

Kategorio: Movado; Dato: 2026-09-13 09:22:56

Ekde 2020 UEA kaj Kolombia Esperanto-Ligo (KEL) kunlaboras por ĉiujare okazigi retajn Esperanto-kursojn , principe por komencantaj hispanparolantoj. En diversaj jaroj aliĝis kiel partneroj ankaŭ TEJO, Hispana Esperanto-Federacio, Meksika Esperanto-Federacio kaj aliaj landaj asocioj kaj Esperanto-grupoj. La agado okazas ĉefe kadre de la Amerika Komisiono de UEA. Ĝi samtempe kontribuas al la informado, instruado kaj reta disvastigado de Esperanto kaj subtenas la Virtualan Kongreson. Tamen, kiel en 2025, por 2026 tiu agado denove proponas gravan aldonon: krom la baznivelaj klasoj, okazos ankaŭ meznivela...

→ Legi pli...

1 2 3 4 5 6 7 8 9 ... 179 →

Kopirajto © 2001 - 2026 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.