Novaĵoj
Forpasis Radojica Petroviĉ
Kategorio: Movado; Dato: 2026-03-13 17:14:30
Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj priploras la forpason de RADOJICA PETROVIĆ (1949-2026).
Li membris en la Ligo ekde 1991, servante seninterrompe en la estraro ekde 2001 kaj kiel prezidanto inter 2003 kaj 2009. Li portis al siaj Esperantaj agadoj la tre strukturitan mensan kapablon kaj la atenton al detaloj de instruisto pri komputiko.
Radojica brile organizis ILEI-konferencojn kaj kongresojn, ne nur en diversaj kontinentoj, sed ankaŭ en sia lando, Serbio. En sia instruado de Esperanto li precipe substrekis la interkulturan aliron, zorgante pri trejnseminarioj por instruistoj. Li...
Faktoj kaj pensoj pri nia Panteono
Kategorio: Edukado; Dato: 2026-02-13 14:06:02
La Panteono de edukado.net estas kolekto de vivprezentoj de meritplenaj Esperanto-instruistoj kaj elstaraj agantoj por la instruado kaj disvastigo de nia lingvo. Komence de 2026 estas en la kolekto entute 344 prezentitaj kolegoj, el inter ili 163 vivantoj.
La forpasintaj instruistoj (nun 181) eniras la Panteonon kiam ajn en la jaro, kiam ni trovas informojn pri ili aŭ kiam ili forlasas nian mondon.
En 2025 ni perdis multajn karajn kolegojn, el kiuj preskaŭ ĉiuj, bonŝance vive, jam eniris la Panteonon, do, iliaj propraj tekstoj donis bonajn bazojn por nekrologoj kaj memorartikoloj. La prezentoj...
KER-kalendaro por 2026
Kategorio: Edukado; Dato: 2026-01-22 22:04:53
Ekzamenoj-datoj en 2026 laŭ la niveloj
B1 - skriba
6a de junio
11a de julio
Klaku al la vortoj por atingi tuj la aliĝilon
nur papera - Brazila Kongreso
RETE aŭ papere: en Riga *, en Greziljono ...
Raporto pri Ekparolu! en la jaro 2025
Kategorio: Edukado; Dato: 2026-01-20 19:35:36
La suba raporto prezentas superrigardon pri la agado de Ekparolu! dum la jaro 2025, kun statistikaj datumoj kaj ĉefaj atingoj.
En la programo estas registritaj 449 genevoj kaj trejnitaj 110 geonkloj, el kiuj, kompreneble, ne ĉiuj estis aktivaj en la pasinta jaro. Dum la jaro ni okazigis entute 473 sesiojn, kaj jarfine ni atingis la 5500an sesion.
Laboris en 2025 "nur" 37...
Forpasis Émile Malanda Nianga, DR Kongo
Kategorio: Movado; Dato: 2026-01-11 10:03:36
La 5an de januaro 2026 forpasis tre aktiva afrika esperantisto Émile Malanda Nianga , deveninte el Kongo (DR).
Émile fervore agadis inter aliaj por la instruado kaj disvastigo de Esperanto en sia lando Kongo, en Sud-Afriko, plie tutafrike kaj internaciskale, kiel loka gvidanto, prezidanto de sialanda asocio de UEA, estrarano de ILEI kaj komisionano kaj konsilanto pri afrika agado de UEA.
Pro sia laboro li eniris la Panteonon de edukado.net en 2014. Je tiu okazo li verkis la sinprezenton kiun...


