Novaĵoj
Forpasis Przemysław WIERZBOWSKI
Kategorio: Edukado; Dato: 2026-07-02 00:45:03
En la unua tago de julio 2026 disiris en la mondon tra la amaskomunikiloj la ŝoka informo pri la forpaso de juna kaj tre aktiva pola esperantisto Przemysław WIERZBOWSKI.
Pŝemek estis inter aliaj tradukisto, instruisto de Esperanto, prezidanto kaj multflanka aktivulo de la Bjalistoka Esperanto-Societo. Li plurkampe kunlaboris ankaŭ kun edukado.net.
Bonvolu legi pri li kaj lia agado en la Panteono kaj lasi tie viajn memoraĵojn.
Kondolencojn al la edzino Alina...
Nova retejo de Esperanto por lernejaj klasoj
Kategorio: Movado; Dato: 2026-06-23 23:24:15
Freŝa informo el Brazilo.
Ekfunkciis nova retejo de la instrukompleto Esperanto por lernejaj klasoj de Josias Barboza.
La instrukompleto baziĝas je moderna, paroliga metodo, inkludas bele ilustritajn lernolibrojn, manlibrojn por la instruisto kaj sonmaterialon. La uzon de la lernilo helpas nova retejo kun servoj, specimenoj kaj elŝuteblaj aldonaĵoj. La duvoluman libroparon kaj la gvidlibrojn ni jam prezentis en nia Katalogo ...
Forpasis Probal Dasgupta (en Barato)
Kategorio: Movado; Dato: 2026-06-01 12:15:09
Kun tre granda malĝojo ni anoncas la subitan forpason de Probal Dasgupta (1953–2026), prezidanto de la Akademio de Esperanto, eksa prezidanto de UEA (2007-2013), kolego en la universitato en Poznano, membro de edukado.net.
Probal forpasis la 1an de junio 2026, neatendite, en sia nokta dormo pro apopleksia atako. La kremacia ceremonio okazis samtage, en lia urbo Kolkato.
Probal laŭprofesie estis lingvisto, majstris kaj instruis nian lingvon altnivele, kontribuis per sennombraj artikoloj, literaturaj verkoj kaj tradukaĵoj...
Forpasis Jorma Ahomäki en Finnlando
Kategorio: Movado; Dato: 2026-04-26 13:36:35
Ni informas vin ke la 21an de februaro 2026 forpasis eminenta kaj multflanka finnlanda esperantisto
Jorma Ahomäki (1931-2026).
Profesie Jorma estis pedagogo, laboris kiel lernejestro kaj rektoro.
Esperanton li eklernis en 1959 de Andreo Cseh. Ekde 1966 ĝis 2009 li instruis Esperanton, inter aliaj dum la (Somera) Universitato de Turku, kaj poste en diversaj vesperaj kursoj kaj programoj. Post 2009 li lernigis individuojn per skajpo. Dum siaj multaj vojaĝoj kaj organizado de prelegoj...
Forpasis Radojica Petroviĉ
Kategorio: Movado; Dato: 2026-03-13 17:14:30
Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj priploras la forpason de RADOJICA PETROVIĆ (1949-2026).
Li membris en la Ligo ekde 1991, servante seninterrompe en la estraro ekde 2001 kaj kiel prezidanto inter 2003 kaj 2009. Li portis al siaj Esperantaj agadoj la tre strukturitan mensan kapablon kaj la atenton al detaloj de instruisto pri komputiko.
Radojica brile organizis ILEI-konferencojn kaj kongresojn, ne nur en diversaj kontinentoj, sed ankaŭ en sia lando, Serbio. En sia instruado de Esperanto li precipe substrekis la interkulturan aliron, zorgante pri trejnseminarioj por instruistoj. Li...


