Novaĵoj

Forpasis Probal Dasgupta (en Barato)

Kategorio: Movado; Dato: 2026-06-01 12:15:09

  Kun tre granda malĝojo ni anoncas la subitan forpason de Probal Dasgupta  (1953–2026), prezidanto de la Akademio de Esperanto, eksa prezidanto de UEA (2007-2013), kolego en la universitato en Poznano, membro de edukado.net.   Probal forpasis la 1an de junio 2026, neatendite, en sia nokta dormo pro apopleksia atako. La kremacia ceremonio okazis samtage, en lia urbo Kolkato.  Probal laŭprofesie estis lingvisto, majstris kaj instruis nian lingvon altnivele, kontribuis per sennombraj artikoloj, literaturaj verkoj kaj tradukaĵoj...

Legi pli...

Forpasis Jorma Ahomäki en Finnlando

Kategorio: Movado; Dato: 2026-04-26 13:36:35

  Ni informas vin ke la 21an de februaro 2026 forpasis eminenta kaj multflanka finnlanda esperantisto Jorma Ahomäki (1931-2026). Profesie Jorma estis pedagogo, laboris kiel lernejestro kaj rektoro.  Esperanton li eklernis en 1959 de Andreo Cseh. Ekde 1966 ĝis 2009 li instruis Esperanton, inter aliaj dum la (Somera) Universitato de Turku, kaj poste en diversaj vesperaj kursoj kaj programoj. Post 2009 li lernigis individuojn per skajpo. Dum siaj multaj vojaĝoj kaj organizado de prelegoj...

Legi pli...

Forpasis Radojica Petroviĉ

Kategorio: Movado; Dato: 2026-03-13 17:14:30

Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj priploras la forpason de RADOJICA PETROVIĆ (1949-2026). Li membris en la Ligo ekde 1991, servante seninterrompe en la estraro ekde 2001 kaj kiel prezidanto inter 2003 kaj 2009. Li portis al siaj Esperantaj agadoj la tre strukturitan mensan kapablon kaj la atenton al detaloj de instruisto pri komputiko. Radojica brile organizis ILEI-konferencojn kaj kongresojn, ne nur en diversaj kontinentoj, sed ankaŭ en sia lando, Serbio. En sia instruado de Esperanto li precipe substrekis la interkulturan aliron, zorgante pri trejnseminarioj por instruistoj. Li...

Legi pli...

Faktoj kaj pensoj pri nia Panteono

Kategorio: Edukado; Dato: 2026-02-13 14:06:02

La Panteono de edukado.net estas kolekto de vivprezentoj de meritplenaj Esperanto-instruistoj kaj elstaraj agantoj por la instruado kaj disvastigo de nia lingvo. Komence de 2026 estas en la kolekto entute 344 prezentitaj kolegoj, el inter ili 163 vivantoj.  La forpasintaj instruistoj (nun 181) eniras la Panteonon kiam ajn en la jaro, kiam ni trovas informojn pri ili aŭ kiam ili forlasas nian mondon.  En 2025 ni perdis multajn karajn kolegojn, el kiuj preskaŭ ĉiuj, bonŝance vive, jam eniris la Panteonon, do, iliaj propraj tekstoj donis bonajn bazojn por nekrologoj kaj memorartikoloj. La prezentoj...

Legi pli...

KER-kalendaro por 2026

Kategorio: Edukado; Dato: 2026-01-22 22:04:53

Ekzamenoj-datoj en 2026 laŭ la niveloj  Klaku al la granda tabelo por iri al la aliĝebloj  * Paperajn ekzamenojn la 11an de julio  eblas organizi dum diversaj aranĝoj, en diversaj urboj, kluboj. Certe okazos sesio en Rigo (Latvio) fine de BET kaj Greziljono (FR).  Estos sesio   ankaŭ  dum la ILEI-kongreso en Ĉinio ! ...

Legi pli...

1 2 3 4 5 6 7 8 9 ... 177

Kopirajto © 2001 - 2026 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.