Novaĵoj

La plej bona reganto de Esperanto en 2025

Kategorio: Edukado; Dato: 2025-09-14 19:32:27

Okaze de la KER-ekzamenoj de la 110-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Brno, UEA lanĉis la Konkurson “ La plej bona reganto de Esperanto” , al kiu invitis la C2-nivelajn kandidatojn, kiuj sukcese trapasos kaj la skriban kaj la parolan partojn de la ekzameno.   El inter la 15 ekzameniĝintoj 8 personoj el 6 landoj anoncis antaŭ la ekzameno sian intencon partopreni la konkurson . La ekzameno okazis la 1an de aŭgusto, parte en Brno, en ĉeesta formo kaj paralele ankaŭ rete. Papere ekzameniĝis entute 12 personoj kaj rete...

Legi pli...

Gajnintoj de la konkurso Instruisto de la jaro 2024

Kategorio: Edukado; Dato: 2025-09-09 22:15:20

Nia redakcio kun ĝojo diskonigas la rezulton de la konkurso de ILEI:  Instruisto de la jaro 2024  kaj gratulas al la venkintoj kaj distingitoj:   Paweł Fischer-Kotowski  kaj  Fransoazo Noireau . Aparte ĝojigas nin ke ankaŭ  Vida Kulikauskiene , nia plej aktiva onklino de Ekparolu! estis honorita. Pluan bonan laboron al ili.          ...

Legi pli...

Forpasis Raita Pyhälä (Saliko) en Finnlando

Kategorio: Movado; Dato: 2025-08-21 10:33:54

Venis al nia redakcio la malĝojiga novaĵo pri la forpaso de eminenta kaj sindonema esperantista kolego, Raita Pyhälä, pli vaste konata kun la nomo Saliko.  Saliko estis finna esperantisto, profesie instruistino de la franca lingvo, kiu aktive, dum jardekoj multflanke kontribuis al la movado, gvidante Esperanto-kursojn en sia hejmlando kaj ankaŭ eksterlande (en Francio, Hungario, Litovio) verkante artikolojn kaj farante traduklaborojn. Ŝi aktivis en la finna sekcio de ILEI, kaj kiel prezidanto, kaj kiel vicprezidanto. Saliko estis unu el la ĉeforganizantoj de la ILEI-konferenco en Övik kaj grava kontribuinto al la gimnazia programo. ...

Legi pli...

Nia somera programo: KER-ekzamenoj kaj Faka Angulo

Kategorio: Edukado; Dato: 2025-05-31 15:24:38

Saluton,  Ni volas atentigi vin pri du gravaj programoj, kiujn nia retejo realigos dum la somero.  Okazos du ekzamensesioj en Toronto kaj Brno, kie kaj ĉeeste kaj samtage ankaŭ rete eblos ekzameniĝi je ĉiuj KER-Niveloj.  Bonvolu vidi la informojn kaj la aliĝilojn, ĉar la limdato estas tre proksima. Jen la aliĝpaĝo. --------------- Edukado.net lanĉos novan programon dum la kongreso kaj esperas krei tradicion. Ni organizas Fakan...

Legi pli...

Forpasis Claude Longue-Épée

Kategorio: Movado; Dato: 2025-05-11 21:16:03

Nia redakcio kun malĝojo anoncas la forpason de nia enpanteonano, eminenta franca esperantisto  Claude Longue -Épée . Claude forlasis nin la 8an de majo 2025 je la aĝo de 93 jaroj. Esperantistiĝis junaĝe, frekventis Raymond Schwartz en la pariza trinkejo La Tri Koboldoj, kaj tre aktivis en la Esperanto-movado: — regionskale: li estis ĝenerala sekretario de la Nordfrancia Esperanto-Federacio; — landskale: li estis prezidanto de Espéranto France (Unuiĝo...

Legi pli...

1 2 3 4 5 6 7 8 9 ... 174

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.