Novaĵoj
Sukcesa Ekparolu!-semajnfino
Kategorio: Edukado; Dato: 2026-09-29 23:42:19
En la lasta semajnfino de septembro ni okazigis kvar grupajn Zoom-sesiojn de Ekparolu! , kiujn gvidis Katalin Kovats (ĉefonklino) kaj partoprenis 20 geonkloj kaj 24 genevoj, entute 44 Ekparolu!-membroj. La kunvenintoj reprezentis tri kontinentojn kaj entute 22 landojn.
La ĉefa celo de la komunaj Zoom-sesioj estis lanĉi la novan studjaron, pridiskuti la lernstrategiojn kaj konsciigi la genevojn pri la neceso de regula ekzercado . La ĉefonklino montris ankaŭ kelkajn administrajn trajtojn de la programo kaj...
Esperanto-Kurso virtuala kaj senpaga
Kategorio: Movado; Dato: 2026-09-13 09:22:56
Ekde 2020 UEA kaj Kolombia Esperanto-Ligo (KEL) kunlaboras por ĉiujare okazigi retajn Esperanto-kursojn , principe por komencantaj hispanparolantoj.
En diversaj jaroj aliĝis kiel partneroj ankaŭ TEJO, Hispana Esperanto-Federacio, Meksika Esperanto-Federacio kaj aliaj landaj asocioj kaj Esperanto-grupoj. La agado okazas ĉefe kadre de la Amerika Komisiono de UEA. Ĝi samtempe kontribuas al la informado, instruado kaj reta disvastigado de Esperanto kaj subtenas la Virtualan Kongreson.
Tamen, kiel en 2025, por 2026 tiu agado denove proponas gravan aldonon: krom la baznivelaj klasoj, okazos ankaŭ meznivela...
65 KER-sukcesintoj el 6 mondopartoj
Kategorio: Edukado; Dato: 2026-09-05 19:06:36
KER-ekzamenoj en 2026: 64 ekzameniĝintoj kaj tutmonda atingo
La KER-ekzamenoj en 2026 montris kaj internacian amplekson kaj kreskantan flekseblecon de la ekzamensistemo. Inter junio kaj aŭgusto okazis sep ekzamenaj sesioj , ĉeestaj kaj retaj, kun 91 aliĝoj . Post 18 nuligoj efektiviĝis 73 ekzamenokazoj , plenumitaj de 64 diversaj ekzameniĝintoj el 19 landoj .
La ekzamenoj okazis je la niveloj B1, B2 kaj C1. Laŭ ekzamenokazoj, 29 estis je B1, 22 je B2 kaj 22 je...
Gratulu la 100-jaran Norma Cescotti (IT)
Kategorio: Movado; Dato: 2026-07-05 11:43:10
Ni kore salutas Norma Cescotti , italan esperantistinon okaze de ŝia 100-jariĝo.
Sinjorino Norma eklernis Esperanton en 1981 kaj ekde tiam aktive kaj ame uzas la lingvon, instruis ĝin en kurso, eĉ tra la reto en diversaj programoj ĝis sia 95a jaraĝo. Antaŭ kelkaj monatoj multaj el ni povis admiri ŝin, ĝui ŝiajn rakontojn pri siaj vivo kaj spertoj en Esperanto-Zoom-programo.
Norma nun eniris la Panteonon kie vi povas legi pri ŝia vivo kaj trovi ligilojn al...
Forpasis Przemysław WIERZBOWSKI
Kategorio: Edukado; Dato: 2026-07-02 00:45:03
En la unua tago de julio 2026 disiris en la mondon tra la amaskomunikiloj la ŝoka informo pri la forpaso de juna kaj tre aktiva pola esperantisto Przemysław WIERZBOWSKI.
Pŝemek estis inter aliaj tradukisto, instruisto de Esperanto, prezidanto kaj multflanka aktivulo de la Bjalistoka Esperanto-Societo. Li plurkampe kunlaboris ankaŭ kun edukado.net.
Bonvolu legi pri li kaj lia agado en la Panteono kaj lasi tie viajn memoraĵojn.
Kondolencojn al la edzino Alina...


