Novaĵoj
Forpasis Teresa Nemere el Pollando
Kategorio: Movado; Dato: 2025-12-02 12:14:21
Atingis la redakcion la malĝojiga novaĵo pri la forpaso de konata pola esperantistino, Teresa Nemere (1939-2025).
Teresa lernis Esperanton en 1962 aktivante en la junulara movado. En sia urbo Toruń (Toruno) ekde sia studenta periodo ŝi disvastigis aktive Esperanton. Laborante en mezgradaj lernejoj ŝi akiris instrurajton por Esperanto, organizis kaj gvidis Esperanto-kursojn por lernantoj kaj por instruistoj, poste ankaŭ malfermitajn kursojn en la urbo. Ŝi instruis Esperanton kiel lektoro inter la jaroj 1970 kaj 1990 ankaŭ en la loka universitato.
En 1974...
Forpasis Rob Moerbeek en Nederlando
Kategorio: Movado; Dato: 2025-11-30 00:25:24
La 27an de novembro 2025 forpasis Rob Moerbeek (1936-2025), nederlanda esperantisto, subteninto kaj multflanka kunlaborinto ankaŭ de edukado.net, nelacigebla volontulo de la Centra Oficejo de UEA, korektanto de multaj revuoj kaj eldonaĵoj.
Rob estis ne nur eminenta konanto de Esperanto, sed ankaŭ kapabla rimarki kaj korekti malglataĵojn de la lingvo kaj instrui pri bona lingvouzo.
Malgraŭ sia aĝo kaj sanproblemoj li multege aktivis en Esperantujo, gvidis kursojn, vojaĝis al kongresoj kaj konferencoj, multe agadis inter aliaj en la faka asocio de blinduloj kaj instruistoj, membris en...
Forpasis eminenta pola esperantisto Roman Dobrzyński
Kategorio: Movado; Dato: 2025-11-13 21:23:31
Atingis nian redakcion malĝojiga informo pri la forpaso de la plej eminenta pola esperantisto Roman Dobrzyński .
Li estis ne nur profesia ĵurnalisto, filmisto, aŭtoro de pluraj romanoj, sed ankaŭ verva esperantisto, agema, vojaĝema, entreprenema aktivulo, kiu senlace semis, informis, instruis kaj kontinue memorigis nin pri la valoraĵoj de nia pasinteco kaj historio.
Mi mem (Katalin) kunlaboris kun Roman jam de jardekoj, eble unuan fojon por la esperantigo de la MAZI-kompleto, sed poste en sennombraj aliaj aranĝoj, inter aliaj kadre de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano,...
ERASMUS+ subvencias studadon de Esperanto
Kategorio: Movado; Dato: 2025-11-06 18:48:14
Internacia studprogramo pri Esperanto por studentoj, subvenciata de Erasmus+
- Organizata de profesoroj el deko da eŭropaj universitatoj -
Limdato por peti partoprenon: 15a de novembro 2025
Jen oferto al studentoj el Eŭropo por partopreno en internacia studprogramo kun pluraj partoj,
Esperanto kiel interdisciplina kampo de transnacia novigo
( "Esperanto as an interdisciplinary field of transnational innovation" ).
Programo
Reta instruado de Esperanto dum 18 horoj (12...
Forpasis Spiros Sarafian en Greklando
Kategorio: Movado; Dato: 2025-10-07 10:25:34
Nia redakcio ricevis malĝojigan novaĵon pri la forpaso de greklanda aktivulo.
La 22-an de septembro 2025 forpasis, en alta aĝo, Spiros Sarafian (1940–2025),
unu el la plej gravaj grekaj esperantistoj, kies kontribuo al la disvastigo kaj kultivado
de la Internacia Lingvo en Grekio estis grandega kaj multflanka.
La nekrologo omaĝe al sinjoro Sarafian legeblas nun en la Panteono .
Ni esprimas niajn...


