Novaĵoj

Nia ekzamenretejo estas ALTE-taksita

Kategorio: Edukado; Dato: 2024-05-05 19:06:29

Kiel sciate la UEA-KER-ekzamenoj de 2022 povas okazi jam rete kaj tutmonde. Tiu atingaĵo kaj la funkciigo de la C2-nivelo vere altris la atenton de la fakuloj, nome la fakulojn de ALTE ( Asocio de Lingvo-Testistoj en Eŭropo ), en kie UEA estas aligita membro kaj kies aranĝojn aktiva partoprenas niaj reprezentantoj.  En aprilo 2024 dum la 60a ALTE-konferenco en Bad Homburg (Germanio) ni havis la honorigan okazon prezenti la KER-ekzamensistemon, kun aparta fokuso pri la retaj ekzamenoj , kaj...

Legi pli...

Bone progresas la provekzamenoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2024-03-19 01:12:12

  Ni informas vin, ke meze de marto nia retejo komencis la provekzamenadojn. Ĝis la fino de la unua semajno aliĝis 52 personoj el 21 landoj. La plej multajn test-provantojn ni havas el  Britio (7), sekvas ilin  Francio kun 6 provantoj, Ĉinio kaj Hispanio kun po 5, Japanio kun 4, kaj  Argentino, Brazilo, Indonezio, Usono (3), ...

Legi pli...

Subtenu ekzerc-retejon por la KER-ekzamenoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2024-02-13 22:52:04

Komuna Gazetara Komuniko de UEA kaj edukado.net   Edukado.net kun subteno de ESF kaj UEA decidis plukonstrui ekzamenretejon, per kiu eblos ne nur ĝui diversajn interagajn ekzercojn, sed ankaŭ taksi sin por la unulingvaj Esperanto-ekzamenoj de UEA laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER-ekzamenoj). Gvidas la laborojn Katalin Kováts, direktorino de la KER-Ekzamena Centro (KER-EC) de UEA kaj redaktoro de Edukado.net. Por la okazigo de provekzamenoj en 2024 la projekto bezonos plian investon de 2000 EUR. UEA pretas donaci sumon...

Legi pli...

Premio La Torre

Kategorio: Movado; Dato: 2024-02-05 22:40:43

Premio La Torre Omaĝe al Profesoro Mauro La Torre  (1946 – 2010), Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kunlabore kun la familio La Torre anoncas konkurson pri esplorlaboro en unu el la kampoj, en kiuj li laboris. Profesoro La Torre estis Prezidanto de ILEI (1998 – 2003). En 2011 la Komitato de ILEI elektis lin honora membro de ILEI. La esplor-kampoj por la konkurso  estas: Aplikoj de lingvoteknologio al Esperanto kun rezultaj vortaroj aŭ pli ĝeneralaj lingvosciencaj pritraktoj Interkultura edukado per Esperanto Instruado de Esperanto kaj iloj por...

Legi pli...

Forpasis Profesoro Wim Jansen (NL)

Kategorio: Edukado; Dato: 2024-02-05 20:22:56

       La 2an de februaro 2024 forpasis profesoro Wim Jansen, nederlanda esperantisto, lingvisto, (1948-2024), emerita profesoro pri Interlingvistiko kaj Esperanto en la Universitato de Amsterdamo. Kolego Jansen ne nur en sia oficperiodo en Amsterdamo, sed ankaŭ poste plurfoje kunlaboris kun nia redaktoro kun la celo kunordigi internaciskale la enkondukon de la fako interlingvistiko en universitatoj diverslande. Nia redaktejo regule ricevis materialojn kaj rajtojn por aperigo de liaj prelegoj, artikoloj kaj studoj. Wim Jansen plurfoje donacis vortarojn kaj...

Legi pli...

1 2 3 4 5 6 7 8 9 ... 170

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.